Dana-Germana-Pola Esperanto-Kongreso 2012

La jarkunveno 2012 okazos en Berlino en kunlaboro kun la landaj asocioj de
Germanio kaj Pollando.

Jen la praktikaj informoj:

Elŝutu mem la flugfolion kie vi povas legi pri la programo kaj ekskursoj. Vi povas
ankaŭ elŝuti la aliĝilon kaj sendi ĝin al la menciita adreso, sed vi povas pagi la
aliĝkotizon al nia kasisto Arne Casper kiu sendos la monon al la konto ĉe UEA. La
kotizo estas 330 dkr. Ĝis la fino de decembro 2011.

La kongreso okazos en 2 diversaj lokoj kiuj situas tre proksime unu de la alia: la
granda salono estas en Max-Taut-Halle, Schlichtallee. Ĉiuj aliaj aranĝoj okazos en
pli malgrandaj salonoj en Oranĝerio (klerigeio Kiezspinne).

Se oni flugas al Berlino, la distanco de la flughaveno Schönenfeld al la kongresejo
estas ĉ. 20 kilometroj. Oni povas iri per ordinara regiona trajno de la fluĝaveno
al Berlin-Ostbahnhof (16 minutojn), de tie per urba trajno (S-Bahn) 7 aŭ 75
3 staciojn (7 minutojn) ĝis Nöldnerplatz. De tie estas nur 150 m. al hotel-pensiono
Victoria, kiu situas sufiĉe apude de la kongresejo, kaj kiun vi povas mendi pere
de via aliĝilo.

La estraro de DEA

Retpaĝo de la LKK

Informilo

Aliĝilo

Mapo